Saluton homoj,
Mi ĝoje disvastigas videon faritan en 2008, sed kiu estis enretigita
antau nelonge. La videoj temas interalie pri mia vojaĝo al Europo en 2006,
kiu estis ligita al la premio de Partoprenu IJK-n de 2006. Jen la video:
unua parto: http://www.youtube.com/watch?v=BTPxDD47Mgg
dua parto: http://www.youtube.com/watch?v=As-Vk2N3yJc
Jen interesa detalo: la raportisto (Fábio Monteiro) kiu intervjuis min
por la unua video, tiam apenau sciis pri kio temis esperanto. Ŝajne lia
impreso estis bona, ĉar li tuj post esperantistiĝis kaj fariĝis aktiva
esperantisto.
Vidu la kvaliton de video pri loka festo de Fortaleza (mia urbo) kiun li
faris post eklerno. Atentu ankau pri lia scipovo kaj klareco de sia
prononcado, post malmulte da tempo de lernado de nia kara lingvo: http://www.youtube.com/watch?v=ffIŝ8SBBkI
Pasintsabate mi renkontiĝis kun li kaj aliaj junaj esperantistoj el
Fortaleza kaj babilis dum pli ol 4 horoj, nun 1a foje esperante.
Tiel oni vidas kelkajn eĥojn de la efiko de la konkurso Partoprenu IJK-n.
Interese, ĉu ne?
amike,
Leandro Souza Moreira
Fortaleza - BRAZILO
Eks-prezidanto de BEJO (2008-2010)
http://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Leandro_Souza_Moreira